Ronny Abraham | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de septembro 1951 (73-jaraĝa) en Aleksandrio |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Nacia Lernejo pri Administrado (1976–1978) Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo Universitato de Parizo 1 Panteono-Sorbono - diplomo de altnivelaj studoj |
Okupo | |
Okupo | juĝisto universitata instruisto juristo advokato |
Ronny ABRAHAM (Aleksandrio, 5a de septembro 1951) estas franca akademiano kaj praktikanto de la kampo de la publika internacia juro kiu estis elektita kiel prezidanto por la Internacia Kortumo por okupi la malplenan postenon kreitan de la rezigno de la juĝisto kaj eksprezidanto Gilbert Guillaume. Li servis la ceteron de la oficmandato de Guillaume, kiu finis la 5an de februaro 2009, kaj estis reelektita por periodo kiu pluis ĝis 2018.[1][2] Li akiris akademian titolon de studoj pri Publika Juro en Panthéon-Sorbonne, estis lernanto de la Nacia Lernejo pri Administrado kaj sekvis elstaran karieron kiu karakteriziĝis pro multnombraj akademiaj publikaĵoj kaj juristaj postenoj.